Andreo de Bogolubovo

Andreo de Bogolubovo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1111
en Rostov, Kieva Regno
Morto 29-an de junio 1174 (1174-06-29)
en Bogoljubski-monaĥejo, Bogoljubovo, princlando Vladimir-Suzdal
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de la Endormiĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco princlando Vladimir-Suzdal
Principality of Dorogobuzh (en) Traduki
Princlando Rjazan
Principality of Vyshgorod (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Rurikidoj • Jurjeviĉi vd
Patro Georgo la Longbraka Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rostislav Yuryevich (en) Traduki, Vsevolod III the Big Nest (en) Traduki, Gleb of Kiev (en) Traduki kaj Miĥaelo la 1-a de Vladimiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ultia Kuchko (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Yury Bogolyubsky (en) Traduki, Gleb Vladimirskiy (en) Traduki, Mstislav Andreyevich (en) Traduki, Izyaslav Andreevich (en) Traduki, Rostislava of Vladimir-Suzdal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Andreo de Bogolubovo. Poŝtkarto fare de I. Bilibin

Andreo de Bogolubovo (ruse Андрей Юрьевич Боголюбский) aŭ Andreo la 1ª (n. ĉ. 1111, m. la 28-an de junio 1174 en Bogolubovo ruse Боголюбово, apud Vladimiro, en Rusio) estis ĉefprinco de RostovSuzdal (1157) kaj de Vladimir (1169). Li gravigis la nordrusiajn teritoriojn, evoluigis la administradon, regadon en la arbara regiono.

Li akompanis sian patron Georgon la Longbrakan en lia militiro por konkero de Kievo, tamen post la venko li ne volis resti en ĉefurbo de la Kieva Regno, sed revenis en Vladimiron, urbo de la Rostova–Suzdala princujo. Post kiam lia patro mortis en 1157, la urboj Rostovo kaj Suzdalo elektis Andreon sia princo, kaj li poste transmovis sian kortegon en Vladimiron. Li instigis enmigradon en la princujon, fortikigis kaj teritorie grandigis Vladimiron, konstruigis preĝejojn.

Post kiam li kaj liaj aliancanoj sturmis kaj prirabis Kievon en la jaro 1169ª, Andreo iĝis la ĉefprinco de la Kieva Regno. Li tamen ne restis en Kievo, kiu ĝis tiam estis ĉiama kaj nepra rezidejo de la regnestroj; unue en la regna historio li disigis la nociojn «regnestra trono» kaj «la Kieva trono». Anstataŭe Andreo faris Vladimiron ĉefurbo de la Regno, dum Kievo iĝis ordinara princuja ĉefurbo, kie li surtronigis sian parencon. Li postulis poste, ke ankaŭ Novgorodo akceptu de li proponitan princon.

Dum sia regado, Andreo postulis obeemon de la princoj kaj provis malgrandigi potencon de la bojaroj. Sekve liaj korteganoj komplotis kontraŭ li kaj murdis lin.


Developed by StudentB